Kune kuri
[ Posté par galloo, le 26/09/2006 ]
(Cet article est consultable en français ci-dessous)
| Tiun cxi jaron mi partoprenis la okazigon de “Kune kuri”. Tiu okazajxo estas unu el la tagoj “Kune vivi”, kiujn bonvoluloj el antenoj de “Handicap International” (internacia asocio kiu okupigxas pri handikapo) okazigas cxiun jaron. Ilia celo estas favori renkontigxon inter handikapuloj kaj validaj homoj, per sporto. Ili ankaux estas okazon ricevi monon por la agadoj en la tuta mondo por handikapuloj, kiujn kondukas “Handicap International”. |
Tiel la 14an de majo 2006 okazis en la bulonja bosko, apud Parizo, la oka eldono de “Kune kuri”, patronata de Aladji Bâ kaj Anna Gomis. Sportistoj povis elekti inter tri ebloj : 5 kilometra kuro, 10 kilometra kuro kaj 5 kilometra solidara marsxo. 1263 homoj partoprenis, inter ili 110 handikapuloj. Tiu eldono estis sukceso kaj ekmontris ke pli kaj pli da homoj interesigxas pri tiaj okazoj. Efektive la nombro de partoprenantoj evoluis de 785 homoj lastan jaron al 1263 homoj tiun jaron.
Tiu bela tago okazis dank al la laboro de skipo de bonvoluloj, de kiu mi estis membrino tiun jaron. La preparado de la okazajxo komencis en auxgusto 2005. Mia rolo estis kontakti sportajn asociojn por validaj homoj kaj/aux handikapuloj, kiuj situas en la prefektujo Val de Marne kaj en arondismentoj en la sudo de Parizo. Tiuj kontaktoj ebligas la diskonigon de “Kune kuri” kaj ebligas tusxi la publikon kiu povas interesigxi pri la okazajxo. Mi sxategis partopreni al la preparado de “Kune kuri” kaj mi esperas denove sperti tion.